Nach Genre filtern

Radio Esperanto

Radio Esperanto

Aleksander Korĵenkov & Halina Gorecka

Kaliningrada podkasto en Esperanto

62 - Radio Esperanto, №56
0:00 / 0:00
1x
  • 62 - Radio Esperanto, №56

    La unua sonprogramo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto “Radio Esperanto” por 2021 estis registrita la 11an de januaro. Same kiel en la 55a programo en ĝi krom la voĉoj de la programgvidantoj Aleksander kaj Halina estas aŭskulteblaj la voĉoj de la brazila esperantista aŭtoro Paulo Sérgio Viana kaj de la juna kanzonisto Tim (Timothy Gallego), kies kanzono el la albumo Vaganto (2020) sonas fine de la programo. En ĉi tiu programo: Enkonduko: Ruslanda figursketa ĉampionado Okcidente de Ruslando: Tri informoj el Kaliningrada regiono Esperanto-novaĵoj La Ondo de Esperanto, 2020, №4 (306) Du ringoj: Novelo de Paulo Sérgio Viana (legas la aŭtoro) Sen superstiĉoj: Kanto de Tim Parolas: Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov kaj Paulo Sérgio Viana Kantas: Tim Uzitaj referencoj: Aboni la Ondon: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm Nia novaĵretejo: https://sezonoj.ru/ La albumo Vaganto: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/tim/1-vaganto.html

    Mon, 11 Jan 2021 - 47min
  • 61 - Radio Esperanto, №55

    La 18an de oktobro 2020, dimanĉe, aperis la 55a programo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto “Radio Esperanto”. Krom la voĉoj de Aleksander kaj Halina, en ĉi tiu programo sonas la voĉoj de la brazila esperantista aŭtoro Paulo Sérgio Viana kaj de la juna kanzonisto Tim (Timothy Gallego), kies kanzono el lia debuta albumo Vaganto (2020) sonas fine de la programo. En ĉi tiu programo: Enkonduko Okcidente de Ruslando: Kaliningrada regiono turisme Esperanto-novaĵoj La Ondo de Esperanto, 2020, №3 (305) Du nomoj: Novelo de Paulo Sérgio Viana (legas la aŭtoro) Alia tago: Kanto de Tim Parolas: Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov kaj Paulo Sérgio Viana Kantas: Tim Uzitaj referencoj: Aboni la Ondon: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm Nia novaĵretejo: https://sezonoj.ru/ La albumo Vaganto: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/tim/1-vaganto.html

    Sun, 18 Oct 2020 - 34min
  • 60 - Radio Esperanto, №54

    La 12an de julio, dimanĉe aperis la 54a programo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto “Radio Esperanto”. Krom la voĉojn de Aleksander kaj Halina, en ĉi tiu programo oni povas aŭdi la voĉojn de la brazila esperantista aŭtoro Paulo Sérgio Viana kaj de la svedia muzika paro Ĵomart kaj Nataŝa. En ĉi tiu programo: Enkonduko Okcidente de Ruslando: Rekonstruado sur la insulo de Kantio Esperanto-novaĵoj La Ondo de Esperanto, 2020, №2 (304) Mi ne havas telefonon: Novelo de Paulo Sérgio Viana (legas la aŭtoro) Malgraŭ ĉio!: Kanto de Ĵomart kaj Nataŝa Parolas: Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov kaj Paulo Sérgio Viana Kantas: Ĵomart kaj Nataŝa Uzitaj referencoj: Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm Nia novaĵretejo: http://sezonoj.ru/

    Sun, 12 Jul 2020 - 28min
  • 59 - Radio Esperanto, №53

    La 17an de majo, dimanĉe aperis la 53a programo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto “Radio Esperanto”. Post la mallonga enkonduko de Aleksander, Halina en sia Kaliningrada felietono rakontas pri la evoluo de la koronvirusa pandemio en Kaliningrada regiono, esperante baldaŭan renormaliĝon de la vivo kaj remalfermiĝon de la limoj. Post malgra kolekto de Esperanto-novaĵoj, Halina prezentas la majan jubileanton Trevor Steele, kies amuzan rakonton Libe Fraind Igor legas por vi Aleksander. Fine de la programo vi aŭdos kanzonon de unu plia ĉi-printempa jubileanto – Ĵak le Puil, kiu ankaŭ jubileis en aprilo. En ĉi tiu programo: Enkonduko Okcidente de Ruslando: La pandemio en Kaliningrado Esperanto-novaĵoj Trevor Steele jubileas Libe fraind Igor: Novelo de Trevor Steele (legas Aleksander Korĵenkov) La kavaliroj de la ronda tablo: Kanto de Ĵak le Puil Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov Kantas: Ĵak le Puil Uzitaj referencoj: Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm Nia novaĵretejo: http://sezonoj.ru/ La teksto de la novelo Libe fraind Igor http://esperanto-ondo.ru/Beletro/Steele1.htm Intervjuo kun Trevor Steele https://sezonoj.ru/2020/05/steele-3/

    Sun, 17 May 2020 - 30min
  • 58 - Radio Esperanto, №52

    Post kvarmonata paŭzo aperis la 52a programo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto. Post la enkonduko de Aleksander, Halina en sia Kaliningrada felietono rakontas pri la stato de la koronvirusa pandemio en la plej okcidenta Ruslanda regiono. Sekvas Esperanto-novaĵoj kaj prezento de la tre ampleksa printempa eldono de La Ondo de Esperanto kaj de la antologio El la rusa poezio. En la literatura rubriko Halina legas por vi la novelon Kurba de Paulo Sérgio Viana el la printempa Ondo. Same kiel pasintfoje, en la fino de la programo sonas kanzono de de Gijom Armide. En ĉi tiu programo: Enkonduko Okcidente de Ruslando: La koronviruso en Kaliningrada regiono Esperanto-novaĵoj La Ondo de Esperanto, 2020, №1 (303) Nova bitlibro: El la rusa poezio Kurba: novelo de Paulo Sérgio Viana (legas Halina Gorecka) Nuda: Kanto de Gijom' Armide Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov Kantas: Gijom Armide Uzitaj referencoj: Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm Nia novaĵretejo: http://sezonoj.ru/ Nenifar' ĉe Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com///eo/kanzono-tradicia-progresiva/gijom-armide/1-nenifar.html.

    Sun, 05 Apr 2020 - 31min
Weitere Folgen anzeigen