Filtrar por género

Pola Retradio en Esperanto

Pola Retradio en Esperanto

Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

Pola RetRadio - nia komuna lingvomedio

669 - E_elsendo el la 30.04.2024
0:00 / 0:00
1x
  • 669 - E_elsendo el la 30.04.2024

    En la 1316-a E_elsendo el la 30.4.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    • Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas Gabriela Skonieczna  kaj la temo de nia interparolo estas la katalogado de Hodler-Biblioteko, kiu ekde majo 2023 troviĝas en aparta kolekto de la Pola Nacia Biblioteko.
    • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la 7-a eldono de la konkurso por bazlernejanoj en Pollando kaj eksterlande por brila plenumo de la pola nacia himno; pri la opinioj de poloj rilate al la kaĝa bredado de kortbirdaro kaj ovometaj kokinoj; pri la tria laŭvica venko de Pollando en la plebiscito por la plej bela eŭropa arbo de la jaro, en kiu venkis 200-jara fago;
    • En la scienctema bulteno ni informas pri esplora eksperimento kiel izoliteco en Antarkto influis la elformiĝon de aparta akĉento; pri kolorravaj ŝtonoj – kiuj prilabortaj kiel la Paskaj – estas ekspoziciataj en biologia fakultato en Bjalistoko;
    • Muzike akompanas nin kanto de Esu Peranto prilaborita en kunlaboro kun Arta Inteligento „Esperanto, lingvo bela, unuigi homojn la celo vera…”;
    • La hodiaŭan programinformon akompanas foto pri la Eŭropa Arbo de la Jaro 2023, la 200-jara fago el Pollando;
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    Tue, 30 Apr 2024 - 23min
  • 668 - E_elsendo el la 25.04.2024

    En la 1315-a E_elsendo el la 25.04.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    • El nia arkivo ni memorigas adiaŭe interparolon kun la forpasinta la 18-an de aprilo japana esperantisto dum multegaj jaroj vivanta en Pollando, Teruo Matsumoto. En ĝi ni interparolas pri la 50-jariĝo de la polaj-japanaj diplomatiaj rilatoj solenita en 2007.
    • En la komenca kulturkroniko ni informas pri legemo de poloj 2023; pri la koncerta prezento de la opero de Stanisław Moniuszko „La timiga nobeldomo” en Berlino; pri identigo kaj publika prezento de la unusola pentraĵo de van Gogh en Pollando „Vilaĝaj ĥatoj”.
    • Hodiaŭ aŭdiĝas krome leterkesta programero.
    • La interreta foto ĉe la programinformo prezentas pentraĵon de van Gogh en Pollando „Vilaĝaj ĥatoj”, kiu nun estas ekspoziciata en Varsovio.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    Thu, 25 Apr 2024 - 29min
  • 667 - E_elsendo el la 20.04.2024

    En la 1314-a E_elsendo el la 20.4.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    • Post kelka paŭzo ni denove proponas kunsekvi kun ni la intrigon de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Hodiaŭ temas pri la 144-a fragmento.
    • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la muzika merkato 2023 en Pollando. Ni informas pri la unuaj reformoj en la pola kleriga sistemo de la registaro de Donald Tusk.
    • En la scienctema bulteno ni referencas al sukcesaj esploroj pri la efika apliko de vasabio por protekti i.a. malnovajn, historiajn papirusojn minacatajn de fungoj.
    • De niaj redakciaj koleginoj Gabi kaj Pamela ni ricevis emocian miniraporteton pri ilia bonvenigo fare de tokiaj esperantistoj en la vegana kafejo „Sojo”. La foto pri tiu renkontiĝo akompanas nian hodiaŭan programinformon;
    • Muzike akompanas nin la originala E-kanto de NOBUKUMI Hirosi „Antaŭ la tagiĝo”.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    Sat, 20 Apr 2024 - 25min
  • 666 - E_elsendo el la 15.04.2024

    En la 1313-a E_elsendo el la 15.04.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    • La 14-an de aprilo pasis la 107-a mortodatreveno de la lingvokreinto, d-ro Ludoviko Zamenhof. Tiukuntekste ni memorigas nian arkivan interparolon kun d-ro Ulrich Lins pri lia redakto de la 6-a eldono de „Vivo de Zamenhof” de Edmond Privat. Ni prezentas ankaŭ la lastajn fragmentojn el la ĉapitro >Homo ĉe morto • En la komenca kulturkroniko ni informas pri plia pola skulptisto kreanta en la fama edukejo de skulptistoj en la itala Pietrasanta; pri franca artisto distingita en Pollando okaze de la Internacia Tago de Teatro.
    • En nia felietono pri koninda Pollando ni memorigas vizitindan lokon Niechorze [njeĥoĵe].
    • Muzike akompanas nin Neide kaj ŝia kantinterpreto de Zamenhof-poemo „Ho, mia kor’”.
    • Per interreta foto ni referencas al turismaj allogaĵoj de Niechorze.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    Mon, 15 Apr 2024 - 29min
  • 665 - E_elsendo el la 10.04.2024

    En la 1312-a E_elsendo el la 10.4.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    • Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas tri junaj poloj, kiuj dividas kun ni siajn spertojn kaj impresojn pri la trapasita KER-ekzameno sur la nivelo C2. Ni renkontiĝas kun Rafał Darasz, Tobiasz Kubisiowski kaj Przemysław Wierzbowski.
    • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la raporto de Material Focus kaj la pola Instituto pri Ekonomiaj Prognozoj kaj Analizoj koncerne sekvojn, ankaŭ ekologiajn de elektronikaj cigaredoj, aparte de la unufoja uzo; pri la nova turisma atrakciaĵo en la pola montaro.
    • En la sciencbultena informo ni notas la forpason de Peter Higgs, la malkovrinto de Higgs-bosono. Ni informas pri la komenciĝantaj laboroj por difini horzonon por la Luno.
    • Muzike ni memorigas fragmente la meksikian kanton en la interpreto de Olivier Tzaut el lia vinila disko Karnavaleto „Atendu ĝis venos Luno”. Ja la Luno elvokas tiom da emocioj, ne nur sciencajn.
    • La interreta foto akompananta la programinformon ankaŭ rilatas al la lanĉita laboro pri difino de la luna horzono.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    Wed, 10 Apr 2024 - 27min
Mostrar más episodios